Jeremiah 46:8 Cross References - Esperanto

8 Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.

Exodus 15:9-10

9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano. 10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.

Isaiah 10:13-16

13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn; 14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis. 15 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno! 16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.

Isaiah 37:24-26

24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron. 25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo. 26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

Ezekiel 29:3

3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

Ezekiel 32:2

2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.