Jeremiah 32:29 Cross References - Esperanto

29 Kaj venos la HXaldeoj, kiuj militas kontraux cxi tiu urbo, kaj ekbruligos cxi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos gxin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis versxoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.

2 Kings 25:9

9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

2 Chronicles 36:19

19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis.

Isaiah 64:10-11

10 Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino. 11 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj.

Jeremiah 7:18

18 La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.

Jeremiah 17:27

27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.

Jeremiah 19:13

13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la regxoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, cxiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la cxielo kaj versxis versxoferojn al aliaj dioj.

Jeremiah 21:10

10 CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.

Jeremiah 27:8-10

8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, gxis Mi ekstermos ilin per lia mano. 9 Ne auxskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn songxoklarigistojn, nek viajn auxguristojn, nek viajn sorcxistojn, kiuj diras al vi jene:Ne servu al la regxo de Babel. 10 CXar ili profetas al vi malverajxon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.

Jeremiah 37:7-10

7 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo. 8 Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo, kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro. 9 Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros. 10 CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.

Jeremiah 39:8

8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.

Jeremiah 44:17-19

17 sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis. 18 Sed de tiu tempo, kiam ni cxesis incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn, cxio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato. 19 Kaj kiam ni incensas al la regxino de la cxielo kaj versxas al sxi versxoferojn, cxu sen la scio de niaj edzoj ni faras al sxi kukojn kun sxia bildo kaj versxas al sxi versxoferojn?

Jeremiah 44:25

25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi kaj viaj edzinoj parolis per via busxo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris:Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.

Jeremiah 52:13

13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

Lamentations 4:11

11 La Eternulo plene elcxerpis Sian koleron, Li elversxis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis gxiajn fundamentojn.

Matthew 22:7

7 Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.