Jeremiah 32:19 Cross References - Esperanto

19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;

Exodus 15:11

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

1 Kings 8:32

32 tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

2 Chronicles 16:9

9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

Job 34:21

21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

Psalms 33:13-15

13 El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn. 14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero, 15 Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn.

Psalms 34:15

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

Psalms 62:12

12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.

Proverbs 5:21

21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

Ecclesiastes 12:14

14 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.

Isaiah 9:6

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

Isaiah 28:29

29 Ankaux cxi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia sagxeco.

Isaiah 40:13

13 Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?

Isaiah 46:10-11

10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras. 11 Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.

Jeremiah 16:17

17 CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Matthew 16:27

27 CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.

John 5:29

29 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

Romans 2:6-10

6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko; 10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;

Romans 11:33-34

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! 34 CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto?

2 Corinthians 5:10

10 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

Ephesians 1:11

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Revelation 2:23

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

Revelation 22:12

12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.