7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.
Jeremiah 20:7 Cross References - Esperanto
Exodus 5:22-23
Numbers 11:11-15
11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min?
12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?
13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.
14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.
15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.
2 Kings 2:23
23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
Psalms 22:6-7
Psalms 35:15-16
Psalms 69:9-12
9 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili.
12 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
Jeremiah 1:6-8
Jeremiah 1:18-19
18 Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo, kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la popolo de la lando.
19 Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Jeremiah 15:10
10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraux kiu cxiu malpacas kaj kiun cxiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen cxiuj min malbenas.
Jeremiah 15:18
18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
Jeremiah 17:16
16 Sed mi ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo.
Jeremiah 20:9
9 Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.
Jeremiah 29:26
26 La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
Lamentations 3:14
14 Mi farigxis mokatajxo por mia tuta popolo, ilia cxiutaga rekantajxo.
Ezekiel 3:14
14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.
Hosea 9:7
7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
Micah 3:8
8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.
Luke 16:14
14 Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis.
Luke 22:63-64
Luke 23:11
11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
Luke 23:35-36
Acts 17:18
18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.
Acts 17:32
32 Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni auxskultos vin denove pri tio.
1 Corinthians 4:9-13
9 CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj.
10 Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.
11 Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;
12 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;
13 kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.
1 Corinthians 9:6
6 Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori?
Hebrews 11:36
36 kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo;