Jeremiah 14 Cross References - Esperanto

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon. 2 Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem. 3 GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon. 4 CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon. 5 Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo. 6 Sovagxaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel sxakaloj; senbriligxis iliaj okuloj, cxar ne ekzistas herbo. 7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi. 8 Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton? 9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin. 10 Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn. 11 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne pregxu por cxi tiu popolo, por gxia bono. 12 Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto. 13 Tiam mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili:Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos cxe vi, cxar veran pacon Mi donos al vi sur cxi tiu loko. 14 Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro. 15 Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj:CXar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en cxi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj; 16 kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disjxetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos-ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elversxos sur ilin ilian malbonecon. 17 Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga. 18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas. 19 CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron. 20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi. 21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. 22 CXu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? cxu la cxielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, cxar Vi faras cxion cxi tion.

Jeremiah 17:8

8 Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.

Exodus 2:24

24 Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.

1 Samuel 5:12

12 Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo levigxis gxis la cxielo.

1 Samuel 9:16

16 Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.

Job 34:28

28 Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

Isaiah 3:26

26 Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.

Isaiah 5:7

7 La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

Isaiah 15:5

5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.

Isaiah 24:4

4 Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.

Isaiah 24:7

7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.

Isaiah 33:9

9 Funebras, malgxojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; SXaron farigxis kiel dezerto; Basxan kaj Karmel senfoliigxis.

Jeremiah 4:28

28 Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos; cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne reprenos gxin.

Jeremiah 8:21

21 La malfelicxo de mia popolo min afliktas, mi malgxojas, mi sentas teruron.

Jeremiah 11:11

11 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos sur ilin malfelicxon, el kiu ili ne povos liberigxi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne auxskultos ilin.

Jeremiah 12:4

4 Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.

Jeremiah 18:22

22 Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.

Lamentations 2:9

9 Enprofundigxis en la teron gxiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis gxiajn riglilojn; GXia regxo kaj gxiaj princoj estas inter la nacioj; La legxoj jam ne ekzistas, kaj gxiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.

Lamentations 4:8-9

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno. 9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo.

Lamentations 5:10

10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

Hosea 4:3

3 Pro tio ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la fisxoj de la maro malaperos.

Joel 1:10

10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.

Joel 2:6

6 Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.

Zechariah 7:13

13 Kaj cxar Li vokis, kaj ili ne auxskultis, tial ankaux Mi ne auxskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.

2 Samuel 15:30

30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.

2 Samuel 19:4

4 Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!

1 Kings 17:7

7 Post kelka tempo la torento elsekigxis, cxar ne estis pluvo en la lando.

1 Kings 18:5-6

5 Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj. 6 Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.

2 Kings 18:31

31 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto,

Esther 6:12

12 Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.

Job 6:20

20 Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj rugxigxas de honto.

Psalms 40:14

14 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

Psalms 109:29

29 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

Isaiah 45:16-17

16 Hontigataj kaj malhonorataj ili cxiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj. 17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco.

Jeremiah 2:13

13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Jeremiah 2:26-27

26 Kiel sxtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj, 27 kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin.

Jeremiah 14:4

4 CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.

Jeremiah 20:11

11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesigxos.

Joel 1:20

20 Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Amos 4:8

8 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

Leviticus 26:19-20

19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.

Deuteronomy 28:23-24

23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos.

Deuteronomy 29:23

23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

Jeremiah 3:3

3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.

Joel 1:11

11 Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.

Joel 1:17

17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.

Joel 1:19-20

19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo. 20 Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Job 39:1-4

1 CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj? 2 CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski? 3 Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj. 4 Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.

Psalms 29:9

9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

Isaiah 15:6

6 CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.

1 Samuel 14:29

29 Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo.

Job 39:5-6

5 Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn? 6 La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo;

Jeremiah 2:24

24 Kiu povas reteni sovagxan azeninon, alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama stato ili gxin trovos.

Lamentations 4:17

17 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

Lamentations 5:17

17 Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

Joel 1:18

18 Ho, kiel gxemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon; ankaux la sxafaroj turmentigxas.

Deuteronomy 32:27

27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.

Joshua 7:9

9 Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?

Ezra 9:6-7

6 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo. 7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj regxoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.

Ezra 9:15

15 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.

Nehemiah 9:33-34

33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

Psalms 25:11

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

Psalms 115:1

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

Isaiah 59:12

12 CXar multigxis niaj krimoj antaux Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraux ni; cxar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.

Jeremiah 2:19

19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 3:6

6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.

Jeremiah 5:6

6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. CXar multaj farigxis iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj.

Jeremiah 8:14

14 Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.

Jeremiah 14:20-21

20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi. 21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.

Ezekiel 20:9

9 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

Ezekiel 20:14

14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

Ezekiel 20:22

22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

Daniel 9:5-16

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi. 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li 10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj. 11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li. 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem. 13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron. 14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon. 15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj. 16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

Daniel 9:18-19

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon. 19 Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Hosea 5:5

5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

Hosea 7:10

10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.

Ephesians 1:6

6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

Ephesians 1:12

12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

Judges 19:17

17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas?

Psalms 9:9

9 Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero.

Psalms 10:1

1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?

Psalms 37:39-40

39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero. 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, CXar ili fidas Lin.

Psalms 46:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Psalms 138:7

7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.

Isaiah 43:3

3 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi.

Isaiah 43:11

11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.

Isaiah 45:15

15 Vere Vi estas Dio Sin kasxanta, Dio de Izrael, Savanto.

Isaiah 45:21

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

Jeremiah 17:13

13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.

Jeremiah 50:7

7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

Joel 3:16

16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

Acts 28:20

20 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, cxar pro la espero de Izrael mi portas cxi tiun katenon.

2 Corinthians 1:4-5

4 kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. 5 CXar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same abundas ankaux per Kristo nia konsolo.

1 Timothy 1:1

1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,

Exodus 29:45-46

45 Kaj Mi logxos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio. 46 Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi logxu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.

Leviticus 26:11-12

11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. 12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Numbers 11:23

23 Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne.

Numbers 14:15-16

15 se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus: 16 CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.

Deuteronomy 23:14

14 cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

1 Samuel 12:22

22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.

Psalms 27:9

9 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

Psalms 44:23-26

23 Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam. 24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon? 25 Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero. 26 Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

Psalms 46:5

5 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.

Isaiah 12:6

6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 50:1-2

1 Tiele diras la Eternulo:Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi sxin forpusxis? aux al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpusxita via patrino. 2 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.

Isaiah 51:9

9 Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?

Isaiah 59:1

1 Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu.

Isaiah 63:19

19 Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

Jeremiah 8:19

19 Jen mi auxdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima:CXu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? cxu gxia Regxo ne estas en gxi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantajxoj?

Jeremiah 15:16

16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Zechariah 2:5

5 Sed Mi estos por gxi fajra murego cxirkauxe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de gxi.

2 Corinthians 6:16

16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Hebrews 13:5

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Revelation 21:3

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

1 Samuel 15:2

2 Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam cxi tiu iris el Egiptujo.

1 Kings 17:18

18 Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

Psalms 109:14-15

14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu. 15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

Psalms 119:101

101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.

Jeremiah 2:23-25

23 Kiel vi povas diri:Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo. 24 Kiu povas reteni sovagxan azeninon, alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama stato ili gxin trovos. 25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorgxon de soifo. Sed vi diras:Ne, mi ne volas, cxar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.

Jeremiah 2:36

36 Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

Jeremiah 3:1-2

1 Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? CXe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj malbonagoj.

Jeremiah 6:20

20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.

Jeremiah 8:5

5 Kial do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti.

Jeremiah 31:34

34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Jeremiah 44:21-23

21 GXuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj regxoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-gxuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj gxi atingis Lian koron. 22 Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas. 23 Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaux la Eternulo kaj ne obeis la vocxon de la Eternulo kaj ne agadis laux Lia instruo, laux Liaj legxoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.

Hosea 8:13

13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

Hosea 9:9

9 Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.

Hosea 11:7

7 Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo, gxi ne levas sin.

Hosea 11:9

9 Mi ne agos laux Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.

Amos 5:22

22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

Malachi 1:8-13

8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot. 9 Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot. 10 Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore. 11 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot. 12 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora. 13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.

Hebrews 8:12

12 CXar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

Exodus 32:10

10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

Exodus 32:32-34

32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis. 33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaux Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro. 34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

Jeremiah 7:16

16 Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne auxskultos vin.

Jeremiah 11:14

14 Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj pregxon; cxar Mi ne auxskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfelicxo.

Jeremiah 15:1

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.

Proverbs 1:28

28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos.

Proverbs 15:8

8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.

Proverbs 21:27

27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!

Proverbs 28:9

9 Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.

Isaiah 1:11-15

11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

Isaiah 58:3

3 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.

Jeremiah 7:21-22

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon; 22 cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

Jeremiah 9:16

16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.

Jeremiah 15:2-3

2 Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon. 3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.

Jeremiah 16:4

4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.

Jeremiah 21:7-9

7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos. 8 Kaj al cxi tiu popolo diru:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto: 9 kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la HXaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.

Jeremiah 24:10

10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.

Jeremiah 29:17-18

17 tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco; 18 Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter cxiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;

Ezekiel 5:12-17

12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj cxirkauxajxoj; kaj trionon Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili. 14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto. 15 Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris. 16 Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda, kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon. 17 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

Ezekiel 8:18

18 Tial Mi ankaux agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ecx se ili krios al Miaj oreloj per lauxta vocxo, Mi ne auxskultos ilin.

Ezekiel 14:21

21 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn-

Micah 3:4

4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

Jeremiah 1:6

6 Mi diris:Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, cxar mi estas juna.

Jeremiah 4:10

10 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

Jeremiah 5:12

12 Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Jeremiah 6:14

14 Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

Jeremiah 8:11

11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

Jeremiah 23:17

17 Ili diras al Miaj malsxatantoj:La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al cxiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras:Ne trafos vin malfelicxo.

Jeremiah 28:2-5

2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Mi rompos la jugon de la regxo de Babel; 3 post du jaroj Mi revenigos sur cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj forportis en Babelon. 4 Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar Mi rompos la jugon de la regxo de Babel. 5 Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto HXananja antaux la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;

Ezekiel 13:10-16

10 Pro tio, gxuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antauxdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili sxmiras gxin per maltauxga mortero- 11 diru al tiuj, kiuj sxmiras per maltauxga mortero, ke gxi defalos; estos pluvego, kaj vi, sxtonoj de grandega hajlo, falos sur gxin, kaj forta vento gxin krevigos. 12 Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi sxmiris? 13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi elpusxos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj sxtonojn de hajlo en Mia furiozo, por cxion ekstermi. 14 Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 15 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj sxmiris gxin per maltauxga mortero, kaj Mi diros al vi:Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj sxmiris gxin. 16 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al gxi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 13:22

22 CXar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-

Micah 3:11

11 GXiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.

2 Peter 2:1

1 Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.

Isaiah 9:15

15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malverajxon, estas la vosto.

Isaiah 30:10-11

10 Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon; 11 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.

Jeremiah 23:14-16

14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora. 15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando. 16 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la busxo de la Eternulo.

Jeremiah 23:21-32

21 Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas. 22 Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili auxdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj. 23 CXu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; cxu Mi ne estas ankaux Dio de malproksime? 24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo. 25 Mi auxdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malverajxon; ili diras:Mi songxis, mi songxis. 26 Kiel longe tio dauxros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malverajxon, profetas la trompajxon de sia koro? 27 Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj songxoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal. 28 Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo. 29 CXu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon? 30 Tial jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj sxtelas Miajn vortojn unu de la alia. 31 Jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras:Li diris. 32 Jen Mi turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.

Jeremiah 27:9-10

9 Ne auxskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn songxoklarigistojn, nek viajn auxguristojn, nek viajn sorcxistojn, kiuj diras al vi jene:Ne servu al la regxo de Babel. 10 CXar ili profetas al vi malverajxon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.

Jeremiah 27:14-15

14 Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la regxo de Babel; cxar ili profetas al vi malverajxon. 15 CXar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.

Jeremiah 28:13

13 Iru kaj diru al HXananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataux gxi jugon feran.

Jeremiah 28:15

15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto HXananja:Auxskultu, HXananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al cxi tiu popolo malverajxon.

Jeremiah 29:8-9

8 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn songxojn, kiujn vi songxas; 9 cxar malverajxon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.

Jeremiah 29:21

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malverajxon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj okuloj.

Jeremiah 29:31

31 Sendu al cxiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja, la Nehxelamano:Pro tio, ke SXemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo-

Jeremiah 37:19

19 Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la regxo de Babel ne venos kontraux vin kaj kontraux cxi tiun landon?

Lamentations 2:14

14 Viaj profetoj profetis al vi malverajxon kaj sensencajxon, Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antauxgardi vin kontraux kaptiteco; Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi elpelon.

Ezekiel 12:24

24 CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.

Ezekiel 13:6-7

6 Ilia vizio estas senenhava, ilia antauxdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumigxos. 7 Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antauxdiron mensogan; vi diras:Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.

Ezekiel 13:23

23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antauxdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 21:29

29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.

Zechariah 10:2

2 La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas pasxtiston.

Zechariah 13:3

3 Se iu tiam diros profetajxon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li:Vi ne devas vivi, cxar vi parolis malverajxon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos.

2 Thessalonians 2:9-11

9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

1 Timothy 4:2

2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero,

1 Kings 22:25

25 Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

Jeremiah 5:12-13

12 Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos. 13 Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de Dio; tiel farigxu al ili.

Jeremiah 6:15

15 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

Jeremiah 8:12

12 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

Jeremiah 20:6

6 Kaj vi, Pasxhxur, kaj cxiuj logxantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj cxiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

Jeremiah 23:14-15

14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora. 15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.

Jeremiah 28:15-17

15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto HXananja:Auxskultu, HXananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al cxi tiu popolo malverajxon. 16 Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo. 17 Kaj la profeto HXananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.

Jeremiah 29:20-21

20 Kaj vi, cxiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, auxskultu la vorton de la Eternulo. 21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malverajxon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj okuloj.

Jeremiah 29:31-32

31 Sendu al cxiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja, la Nehxelamano:Pro tio, ke SXemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo- 32 pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.

Ezekiel 14:10

10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;

Amos 7:17

17 tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

2 Peter 2:1-3

1 Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. 2 Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. 3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

2 Peter 2:14-17

14 havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno; 15 forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado; 16 sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto. 17 Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita.

Revelation 19:20

20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

Psalms 79:2-3

2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero; 3 Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

Proverbs 1:31

31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.

Isaiah 9:16

16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

Jeremiah 2:17-19

17 Vi jam mem tion faris al vi, cxar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo. 18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato? 19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 4:18

18 Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

Jeremiah 7:33

33 Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

Jeremiah 9:22

22 Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

Jeremiah 13:22-25

22 Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj. 23 CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono? 24 Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto. 25 Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.

Jeremiah 18:21

21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

Jeremiah 19:6-7

6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado. 7 Kaj Mi detruos sur cxi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaux iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj sercxas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel mangxajxon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero.

Matthew 15:14

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

Revelation 16:1

1 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la templo, dirantan al la sep angxeloj:Iru, kaj elversxu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.

Psalms 39:10

10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.

Psalms 80:4-5

4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo? 5 Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

Psalms 119:136

136 Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

Isaiah 37:22

22 jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

Jeremiah 8:18

18 Mia malgxojo estas super cxiuj malgxojoj, mia koro en mi doloras.

Jeremiah 9:1

1 Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.

Jeremiah 10:19

19 Ho ve al mi en mia malfelicxo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti.

Jeremiah 13:17

17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

Jeremiah 30:14-15

14 CXiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne sercxas; cxar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj. 15 Kial vi krias pri via vundo, pri via dangxera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

Lamentations 1:15-16

15 La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda. 16 Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas akvon; CXar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.

Lamentations 2:13

13 Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?

Lamentations 2:18

18 Ilia koro krias al la Sinjoro: Ho murego de la filino de Cion, versxu larmojn kiel torento tage kaj nokte; Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.

Lamentations 3:48-49

48 Torentojn da akvo versxas mia okulo pri la malfelicxo de la filino de mia popolo. 49 Mia okulo fluigas kaj ne cxesas, ne ekzistas por gxi halto,

Amos 5:2

2 Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

Micah 6:13

13 tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.

Deuteronomy 28:36

36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono.

Deuteronomy 28:64

64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.

Isaiah 28:7

7 Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.

Jeremiah 2:8

8 La pastroj ne diris:Kie estas la Eternulo? la legxokompetentuloj ne atentis Min, la pasxtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.

Jeremiah 6:13

13 CXar cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj gxis la pastroj cxiuj faras malhonestajxon.

Jeremiah 8:10

10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon.

Jeremiah 23:21

21 Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.

Jeremiah 52:6-7

6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.

Lamentations 1:20

20 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi, cxar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

Lamentations 4:9

9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo.

Lamentations 4:13-16

13 Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj. 14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tusxi iliajn vestojn. 15 Oni kriis al ili:For, malpuruloj! for, for, ne altusxigxu! Kiam ili forigxadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:Ili ne plu logxos tie. 16 La vizagxo de la Eternulo ilin disjxetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejagxulojn ili ne kompatis.

Ezekiel 7:15

15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.

2 Peter 2:3

3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

2 Kings 17:19-20

19 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis. 20 Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.

2 Chronicles 36:16

16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Job 30:26

26 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

Psalms 78:59

59 Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;

Psalms 80:12-13

12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras? 13 Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas.

Psalms 89:38

38 Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.

Jeremiah 6:30

30 Argxento rifuzita oni nomos ilin, cxar la Eternulo forrifuzis ilin.

Jeremiah 7:29

29 Detondu viajn harojn kaj forjxetu ilin, kantu funebran kanton sur la altajxoj; cxar la Eternulo forrifuzis kaj forpusxis la generacion, kiun Li koleras.

Jeremiah 8:15

15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed jen estas teruro.

Jeremiah 8:22

22 CXu ne ekzistas balzamo en Gilead? cxu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resanigxo al la filino de mia popolo?

Jeremiah 12:8

8 Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la arbaro:gxi ekblekegis kontraux Mi, tial Mi gxin ekmalamis.

Jeremiah 15:18

18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.

Jeremiah 30:13

13 Neniu jugxos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.

Lamentations 5:22

22 CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

Zechariah 11:8-9

8 Kaj mi forigis tri pasxtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaux ilia animo deturnis sin de mi. 9 Kaj mi diris:Mi vin ne pasxtos:la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj mangxu unu la karnon de la alia.

Romans 11:1-6

1 Mi do diras:CXu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! CXar ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen. 2 Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael: 3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon. 4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal. 5 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco. 6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.

1 Thessalonians 5:3

3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

Leviticus 26:40-42

40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.

2 Samuel 12:13

13 Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

2 Samuel 24:10

10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

Nehemiah 9:2

2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.

Job 33:27

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

Psalms 32:5

5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

Psalms 51:3-4

3 CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi. 4 Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

Psalms 106:6-48

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon. 9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis. 12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron. 13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon. 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo. 15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj. 16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo. 17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram. 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn. 19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro. 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. 24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo. 26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto, 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn. 28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj. 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio. 30 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis. 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne. 32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo. 34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj. 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro. 48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!

Jeremiah 3:13

13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

Jeremiah 3:25

25 Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

Daniel 9:5-8

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

Luke 15:18-21

18 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.

1 John 1:7-9

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko. 8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. 9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

Exodus 32:13

13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

Leviticus 26:11

11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.

Leviticus 26:42-45

42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.

Deuteronomy 32:19

19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;

Psalms 51:11

11 Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

Psalms 74:2-7

2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis. 3 Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo. 4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn. 5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn. 6 Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj. 7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.

Psalms 74:18-20

18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon. 19 Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam. 20 Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

Psalms 79:9-10

9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo. 10 Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.

Psalms 89:39-40

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon. 40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

Psalms 106:40

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

Psalms 106:45

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Isaiah 64:9-12

9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo. 10 Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino. 11 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj. 12 CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

Jeremiah 3:17

17 En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.

Jeremiah 14:7

7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.

Jeremiah 14:19

19 CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron.

Jeremiah 17:12

12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva.

Lamentations 1:10

10 La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

Lamentations 2:6-7

6 Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj pastron. 7 La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de gxiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.

Lamentations 2:20

20 Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

Ezekiel 7:20-22

20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili. 21 Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin. 22 Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.

Ezekiel 24:21

21 Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.

Ezekiel 36:22-23

22 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis. 23 Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj.

Ezekiel 39:25

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.

Ezekiel 43:7

7 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.

Daniel 8:11-13

11 Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon. 12 Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso. 13 Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?

Daniel 9:7

7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.

Daniel 9:15-19

15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj. 16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj. 17 Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.

Amos 6:8

8 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.

Zechariah 11:10-11

10 Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis gxin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun cxiuj popoloj; 11 kaj gxi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfelicxaj sxafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

Luke 1:72

72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

Luke 21:24

24 Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.

Ephesians 2:7

7 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

Hebrews 8:6-13

6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7 CXar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus sercxita loko por dua. 8 CXar riprocxante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, CXar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo. 10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo. 11 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon, Kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; CXar cxiuj Min konos, De iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj; 12 CXar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros. 13 Dirante:Novan interligon-Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukigxas kaj malnovigxas estas proksima al malapero.

Revelation 11:2

2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.

Deuteronomy 28:12

12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.

Deuteronomy 32:21

21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.

1 Kings 8:36

36 tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

1 Kings 17:1

1 Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.

1 Kings 17:14

14 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.

1 Kings 18:1

1 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.

1 Kings 18:39-45

39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. 40 Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie. 41 Kaj Elija diris al Ahxab:Iru, mangxu kaj trinku, cxar auxdigxas bruo de pluvo. 42 Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn. 43 Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn. 44 En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo. 45 Dume de momento al momento la cxielo mallumigxis de nuboj kaj vento, kaj farigxis granda pluvo. Kaj Ahxab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.

Job 5:10

10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,

Job 38:26-28

26 Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman, 27 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon? 28 CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso?

Psalms 25:3

3 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

Psalms 25:21

21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

Psalms 27:14

14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Psalms 74:1-2

1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

Psalms 130:5

5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.

Psalms 135:7

7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

Psalms 147:8

8 Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.

Isaiah 30:18

18 Tial la Eternulo atendos, antaux ol Li vin korfavoros, kaj tial Li levigxos, antaux ol Li vin kompatos; cxar la Eternulo estas Dio de jugxo; felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Isaiah 30:23

23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.

Isaiah 41:29

29 Jen ili cxiuj estas vantajxo, neniajxo estas ilia faro, vento kaj senenhavajxo estas iliaj fanditaj idoloj.

Isaiah 44:12-20

12 Unu trancxas la feron per cxizilo, laboras per karboj, formas gxin per marteloj, kaj prilaboras gxin per la forto de sia brako; li ecx malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj lacigxas. 13 Alia hakas lignon, mezuras gxin per sxnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, cxirkauxsignas per cirkelo, kaj faras el gxi bildon de homo, de bela homo, por ke gxi logxu en la domo. 14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas. 15 Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaux faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorklinigxas antaux gxi, li faras el gxi idolon kaj adoras gxin. 16 Parton el gxi li forbruligas en fajro, super parto li mangxas viandon, rostas rostajxon, kaj satigxas; li ankaux varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, farigxis al mi varme, mi eksentis fajron! 17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio. 18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Jeremiah 5:24

24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.

Jeremiah 10:13

13 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

Jeremiah 10:15

15 Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

Jeremiah 16:19

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

Jeremiah 51:16

16 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

Lamentations 3:25-26

25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin. 26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

Joel 2:23

23 Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.

Amos 4:7

7 Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.

Micah 7:7

7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min auxskultos.

Habakkuk 3:17-19

17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: 18 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. 19 La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.

Zechariah 10:1-2

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la kampo. 2 La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas pasxtiston.

Matthew 5:45

45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

Acts 14:15-17

15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili; 16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.