7 Antaux ol sxi eksentis dolorojn, sxi naskis; antaux ol venis al sxi la akusxigxaj suferoj, sxi elfaligis filon.
Isaiah 66:7 Cross References - Esperanto
Isaiah 54:1
1 GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.
Galatians 4:26
26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.
Revelation 12:1-5
1 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj;
2 kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.
3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.
4 Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.
5 Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.