17 Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.
Isaiah 60:17 Cross References - Esperanto
1 Kings 10:21-27
21 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.
22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
23 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.
24 Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.
25 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
26 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
Isaiah 1:26
26 Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.
Isaiah 30:26
26 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.
Isaiah 32:1-2
Zechariah 12:8
8 En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la Eternulo antaux ili.
Hebrews 11:40
40 cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
2 Peter 3:13
13 Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco.