Isaiah 59:18 Cross References - Esperanto

18 Laux la faroj Li repagos:koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.

Job 34:11

11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

Psalms 18:24-26

24 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj. 25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia, 26 Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

Psalms 21:8-9

8 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn. 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

Psalms 62:12

12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.

Isaiah 1:24

24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael:Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi vengxos al Miaj malamikoj.

Isaiah 49:25-26

25 Sed tiele diras la Eternulo:Ecx la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritajxo de la potenculo formalaperos; kaj kontraux viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos. 26 Kaj al viaj premantoj Mi mangxigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriigxos de sia propra sango; kaj ekscios cxiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Isaiah 63:3

3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.

Isaiah 63:6

6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

Isaiah 66:15

15 CXar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia cxaro estos kiel ventego, por elversxi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Jeremiah 50:29

29 Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.

Lamentations 4:11

11 La Eternulo plene elcxerpis Sian koleron, Li elversxis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis gxiajn fundamentojn.

Ezekiel 5:13

13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.

Ezekiel 6:12

12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.

Ezekiel 38:18

18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.

Nahum 1:2

2 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.

Matthew 16:27

27 CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.

Luke 19:27

27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

Luke 21:22

22 CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita.

Romans 2:6

6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;

Revelation 16:19

19 Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.

Revelation 19:15

15 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.

Revelation 20:12-13

12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj. 13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en gxi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj cxiu estis jugxata laux siaj faroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.