Isaiah 45:23 Cross References - Esperanto

23 Mi jxuris per Mi, el Mia busxo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaux Mi klinigxos cxiu genuo, jxuros cxiu lango.

Genesis 22:15-18

15 Kaj denove angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo, 16 kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. 18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

Genesis 31:53

53 La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.

Numbers 23:19

19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

Deuteronomy 6:13

13 La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru.

2 Chronicles 15:14-15

14 Kaj ili jxuris al la Eternulo per lauxta vocxo, per gxojkriado, per trumpetoj kaj kornoj. 15 Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

Nehemiah 10:29

29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;

Psalms 63:11

11 Kaj la regxo gxojos per Dio; Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li; CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.

Psalms 132:2

2 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

Isaiah 19:18-21

18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo. 19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud gxia limo; 20 kaj gxi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; cxar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin. 21 Kaj la Eternulo farigxos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos bucxoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

Isaiah 44:3-5

3 CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn, 4 por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo. 5 Unu diros:Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.

Isaiah 45:19

19 Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min sercxas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justajxon kaj anoncas verajxon.

Isaiah 55:11

11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis.

Isaiah 65:16

16 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu jxuros sur la tero, tiu jxuros per la Dio vera; cxar forgesitaj estos la antauxaj suferoj kaj forkasxigxos antaux Miaj okuloj.

Jeremiah 22:5

5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo-cxi tiu domo farigxos ruino.

Jeremiah 49:13

13 CXar Mi jxuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra farigxos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj cxiuj gxiaj urboj farigxos ruinoj por eterne.

Amos 6:8

8 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.

Romans 11:4

4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal.

Romans 14:10-12

10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

Philippians 2:10

10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

Hebrews 6:13-18

13 CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda), 14 dirante:Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin. 15 Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson. 16 CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado. 17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron, 18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.