3 Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
Isaiah 40:3 Cross References - Esperanto
Psalms 68:4
4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.
Isaiah 11:15-16
15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.
16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.
Isaiah 35:8
8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.
Isaiah 43:19
19 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.
Isaiah 49:11
11 Kaj Mi faros cxiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.
Isaiah 57:14
14 Kaj Li diras:Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
Isaiah 62:10-11
10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.
11 Jen la Eternulo auxdigas gxis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.
Malachi 3:1
1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
Malachi 4:5-6
Matthew 3:1-3
Mark 1:2-5
2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;
3 Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
5 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
Luke 1:16-17
Luke 1:76-77
Luke 3:2-6
2 dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto.
3 Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
4 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.
5 CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos;
6 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.
John 1:23
23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.