21 CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
Isaiah 26:21 Cross References - Esperanto
Genesis 4:10-11
Numbers 35:32-33
32 Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.
33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.
Job 16:18
18 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
Psalms 50:2-3
Isaiah 13:11
11 Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi cxesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.
Isaiah 18:4
4 CXar tiel diris al mi la Eternulo:Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia logxejo, kiel serena varmego cxe hela lumo, kiel rosa nubo cxe varmego de rikolto.
Isaiah 30:12-14
12 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:
13 tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
14 Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.
Ezekiel 8:6
6 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos grandajn abomenindajxojn.
Ezekiel 9:3-6
3 Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj.
4 Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.
5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.
Ezekiel 10:3-5
3 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.
4 Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo.
5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.
Ezekiel 10:18-19
18 Kaj la majesto de la Eternulo forigxis de la sojlo de la domo kaj starigxis super la keruboj.
19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.
Ezekiel 24:7-8
Hosea 5:14-15
Micah 1:3-8
3 CXar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj pasxas sur la altajxoj de la tero.
4 Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo.
5 CXio cxi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? cxu ne Samario? Kiu arangxis la altajxojn de Judujo? cxu ne Jerusalem?
6 Tial Mi faros Samarion sxtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disjxetos gxiajn sxtonojn en la valon kaj nudigos gxiajn fundamentojn.
7 CXiuj gxiaj idoloj estos disbatitaj, cxiuj gxiaj promalcxastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj cxiujn gxiajn statuojn Mi ruinigos; cxar per promalcxastaj donacoj gxi ilin arangxis, kaj promalcxastaj donacoj ili farigxos denove.
8 Pri tio mi ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.
Luke 11:40
40 Malsagxuloj! cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux la internon?
Luke 11:50
50 por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio,
2 Thessalonians 1:7-10
7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,
8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,
10 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.
Jude 1:14-15
14 Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
15 por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.
Revelation 6:9-11
9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?
11 Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.
Revelation 16:6
6 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.
Revelation 18:24
24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.