Isaiah 21:12 Cross References - Esperanto

12 La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

Isaiah 17:14

14 Dum la vespero jen estas teruro; sed antaux la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.

Isaiah 55:7

7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

Jeremiah 42:19-22

19 Pri vi, ho restajxo de Jehuda, la Eternulo parolis:Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaux. 20 Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru. 21 Kaj mi sciigis al vi hodiaux, sed vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, nek cxion, kun kio Li sendis min al vi; 22 sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie eklogxi.

Jeremiah 50:27

27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

Ezekiel 7:5-7

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas; 6 fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas. 7 Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.

Ezekiel 7:10

10 Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.

Ezekiel 7:12

12 Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.

Ezekiel 14:1-6

1 Venis al mi kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, kaj sidigxis antaux mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco, 5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per cxiuj siaj idoloj. 6 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian vizagxon.

Ezekiel 18:30-32

30 Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. 31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael? 32 CXar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

Acts 2:37-38

37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj? 38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Acts 17:19-20

19 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante:CXu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? 20 CXar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.

Acts 17:30-32

30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu; 31 tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj. 32 Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni auxskultos vin denove pri tio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.