2 kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj sxipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.
Isaiah 18:2 Cross References - Esperanto
Genesis 10:8-9
Exodus 2:3
3 Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.
2 Chronicles 12:2-4
2 En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)
3 kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.
2 Chronicles 14:9
9 Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa.
2 Chronicles 16:8
8 CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;
Isaiah 18:7
7 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.
Isaiah 19:5-7
Isaiah 30:2-4
2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo!
3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.
4 CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson.
Ezekiel 30:9
9 En tiu tempo senditoj de Mi iros sur sxipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster dangxero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; cxar la tempo venas.