Isaiah 17:7 Cross References - Esperanto

7 En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.

Judges 10:15-16

15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux. 16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

2 Chronicles 30:10-11

10 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj gxis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin. 11 Nur kelkaj el la Asxeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiligxis, kaj venis en Jerusalemon.

2 Chronicles 30:18-20

18 Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isahxar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili mangxis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed HXizkija pregxis pri ili, dirante:La Eternulo, la bona, pardonu cxiun, 19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta purigxo. 20 Kaj la Eternulo auxskultis HXizkijan kaj pardonis la popolon.

2 Chronicles 31:1

1 Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

2 Chronicles 35:17-18

17 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj. 18 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

Isaiah 10:20-21

20 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael. 21 Konvertigxos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

Isaiah 19:22

22 La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

Isaiah 22:11

11 Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.

Isaiah 24:14-15

14 Ili levos sian vocxon kaj gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro. 15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.

Isaiah 29:18-19

18 Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. 19 Kaj la mizeruloj havos grandan gxojon en la Eternulo, kaj la homoj malricxaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 29:24

24 Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.

Jeremiah 3:12-14

12 Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne. 13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo. 14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.

Jeremiah 3:18-23

18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj. 19 Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi. 20 Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo. 21 Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion. 22 Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, cxar Vi estas la Eternulo, nia Dio. 23 Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.

Jeremiah 31:4-10

4 Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj. 5 Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn. 6 CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio. 7 CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru:Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restajxon de Izrael. 8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien. 9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito. 10 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Hosea 6:1

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

Hosea 14:1-3

1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj. 2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn. 3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

Micah 7:7

7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min auxskultos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.