Isaiah 10:3 Cross References - Esperanto

3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,

Genesis 31:1

1 Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan ricxecon.

Deuteronomy 28:49

49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

2 Kings 7:6-8

6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin. 7 Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon. 8 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj mangxis kaj trinkis, kaj prenis de tie argxenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kasxis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kasxis.

2 Kings 7:15

15 Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.

Job 31:14

14 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?

Psalms 49:16-17

16 Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo. 17 CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

Proverbs 11:4

4 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.

Isaiah 2:20-21

20 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado; 21 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

Isaiah 5:14

14 Pro tio SXeol largxigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo.

Isaiah 5:26

26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile.

Isaiah 20:6

6 Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

Isaiah 26:21

21 CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

Isaiah 30:1-3

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko, 2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo! 3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.

Isaiah 30:16

16 Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

Isaiah 30:27-28

27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia busxo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta; 28 kaj Lia spiro estas kiel torento disversxigxinta, kiu atingas gxis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.

Isaiah 31:1-3

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

Isaiah 33:14

14 Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego?

Isaiah 39:3

3 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.

Isaiah 39:6-7

6 Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo. 7 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Ezekiel 24:13-14

13 En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron. 14 Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laux via konduto kaj laux viaj agoj Mi jugxos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Hosea 5:13

13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

Hosea 9:7

7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

Zephaniah 1:18

18 Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.

Luke 19:44

44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

1 Peter 2:12

12 kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.

Revelation 6:15-16

15 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj; 16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.