Hosea 1:10 Cross References - Esperanto

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

Genesis 13:16

16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron.

Genesis 22:17

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 32:12

12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

Isaiah 43:6

6 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,

Isaiah 48:19

19 kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel gxiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaux Mi.

Isaiah 49:17-22

17 Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi. 18 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauxligos vin per ili kiel fiancxino. 19 CXar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj. 20 Viaj malaperintaj infanoj ankoraux diros en viajn orelojn:Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi. 21 Tiam vi diros en via koro:Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj? 22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj.

Isaiah 54:1-3

1 GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo. 2 Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapisxojn de viaj logxejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn sxnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu. 3 CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.

Isaiah 60:4-22

4 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. 5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi. 6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo. 7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas. 11 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn. 12 CXar popolo aux regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj. 13 La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kunigxos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata. 14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael. 15 Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindajxo de la mondo, gxojo de cxiuj generacioj. 16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob. 17 Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon. 18 Oni ne plu auxdos pri perforto en via lando, pri malfelicxo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn lauxda kanto. 19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro. 20 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kasxigxos; cxar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finigxos. 21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros. 22 El la plej malgranda farigxos milo, kaj el la plej sensignifa farigxos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en gxia tempo.

Isaiah 66:20

20 Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

Jeremiah 33:22

22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.

Hosea 1:9

9 Kaj Li diris:Donu al li la nomon Lo-Ami; cxar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.

Hosea 2:23

23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

John 1:12

12 Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,

Romans 8:14-17

14 CXar cxiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. 15 CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro. 16 La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; 17 kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

Romans 9:25-28

25 Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino. 26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio. 27 Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos; 28 cxar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj trancxe mallongigante gxin.

2 Corinthians 6:18

18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

Galatians 4:6-7

6 Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! 7 Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.

Hebrews 11:12

12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

1 Peter 2:9-10

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; 10 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

1 John 3:1-2

1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis. 2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.