Hebrews 13:20 Cross References - Esperanto

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,

Exodus 24:8

8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

2 Samuel 23:5

5 CXu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo? CXar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata; CXar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone prosperas.

1 Chronicles 16:17

17 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,

Psalms 23:1

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

Psalms 80:1

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

Isaiah 40:11

11 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

Isaiah 55:3

3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

Isaiah 61:8

8 CXar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.

Isaiah 63:11

11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?

Jeremiah 32:40

40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.

Ezekiel 34:23

23 Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto.

Ezekiel 37:24

24 Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos.

Ezekiel 37:26

26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.

Zechariah 9:11

11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.

Matthew 26:28

28 cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.

Mark 14:24

24 Kaj li diris al ili:CXi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj.

Luke 22:20

20 Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.

John 10:11

11 Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj.

John 10:14

14 Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas

Acts 2:24

24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.

Acts 2:32

32 CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj.

Acts 3:15

15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.

Acts 4:10

10 estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.

Acts 5:30

30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.

Acts 10:40-41

40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj.

Acts 13:30

30 Sed Dio levis lin el la mortintoj;

Acts 17:31

31 tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

Romans 1:4

4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romans 4:24-25

24 sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

Romans 8:11

11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

Romans 15:33

33 Kaj la Dio de paco estu kun vi cxiuj. Amen.

Romans 16:20

20 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

1 Corinthians 6:14

14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco.

1 Corinthians 14:33

33 cxar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj.

1 Corinthians 15:15

15 Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas.

2 Corinthians 4:14

14 sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.

2 Corinthians 13:11

11 Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.

Galatians 1:1

1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

Ephesians 1:20

20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

Philippians 4:9

9 Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Colossians 2:12

12 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.

1 Thessalonians 1:10

10 kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

1 Thessalonians 5:23

23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Thessalonians 3:16

16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

Hebrews 9:16-17

16 CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. 17 CXar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.

Hebrews 9:20

20 dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.

Hebrews 10:22

22 ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

Hebrews 10:29

29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

1 Peter 1:21

21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

1 Peter 2:25

25 CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

1 Peter 5:4

4 Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.