Hebrews 11:3 Cross References - Esperanto

3 Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.

Genesis 1:1-2:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Genesis 2:1-1

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

Psalms 33:6

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

Isaiah 40:26

26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

Jeremiah 10:11

11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo.

Jeremiah 10:16

16 Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; cxar Li estas la kreinto de cxio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

John 1:3

3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

Acts 14:15

15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

Acts 17:24

24 La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj;

Romans 1:19-21

19 cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio elmontris gxin al ili. 20 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.

Romans 4:17

17 (kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus.

Hebrews 1:2

2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn,

2 Peter 3:5

5 CXar ili volonte forgesas, ke cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laux la vorto de Dio;

Revelation 4:11

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.