Habakkuk 3:8 Cross References - Esperanto

8 CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

Exodus 7:20

20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

Exodus 14:21-22

21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Deuteronomy 33:26-27

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj. 27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.

Joshua 3:16-17

16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo. 17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

Psalms 18:10

10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

Psalms 45:4

4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

Psalms 68:4

4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.

Psalms 68:17

17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

Psalms 104:3

3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

Psalms 114:3

3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;

Psalms 114:5

5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

Isaiah 19:1

1 Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.

Isaiah 50:2

2 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.

Nahum 1:4

4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.

Habakkuk 3:15

15 Vi pasxis kun Viaj cxevaloj tra la maro, Tra la sxlimo de granda akvo.

Mark 4:39

39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.

Revelation 6:2

2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

Revelation 16:12

12 Kaj la sesa elversxis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Euxfrato; kaj gxia akvo forsekigxis, por ke pretigxu la vojo de la regxoj, kiuj venas el la sunlevigxejo.

Revelation 19:11

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

Revelation 19:14

14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.