Genesis 35:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multigxu; popolo kaj popolaro farigxos el vi, kaj regxoj eliros el via lumbo.

Genesis 9:1

1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron.

Genesis 12:2

2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Genesis 13:16

16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron.

Genesis 15:5

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

Genesis 17:1

1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

Genesis 17:5-7

5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj. 6 Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi. 7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.

Genesis 17:16

16 Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi.

Genesis 18:14

14 CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.

Genesis 18:18

18 Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero.

Genesis 22:17

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 28:3-4

3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj. 4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.

Genesis 28:14

14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

Genesis 32:12

12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

Genesis 43:14

14 Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.

Genesis 46:3

3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.

Genesis 48:3-4

3 Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min. 4 Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.

Exodus 1:7

7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

Exodus 6:3

3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.

Numbers 1:1-26

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante: 2 Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj, laux la nombro de la nomoj de cxiuj virseksuloj lauxkape. 3 De la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, cxiujn, kiuj tauxgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laux iliaj tacxmentoj, vi kaj Aaron. 4 Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu tribo, homo, kiu estas cxefo en sia patrodomo. 5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur; 6 de Simeon, SXelumiel, filo de Curisxadaj; 7 de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab; 8 de Isahxar, Netanel, filo de Cuar; 9 de Zebulun, Eliab, filo de HXelon; 10 de la filoj de Jozef:de Efraim, Elisxama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur; 11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni; 12 de Dan, Ahxiezer, filo de Amisxadaj; 13 de Asxer, Pagiel, filo de Ohxran; 14 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel; 15 de Naftali, Ahxira, filo de Enan. 16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la cxefoj de la miloj de Izrael. 17 Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laux iliaj nomoj. 18 Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombroj de la nomoj, de la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, lauxkape, 19 kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj. 20 Kaj montrigxis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 21 prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent. 22 La filoj de Simeon laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, kalkulitaj laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 23 prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naux mil tricent. 24 La filoj de Gad laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 25 prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek. 26 La filoj de Jehuda laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

1 Samuel 1:1-28

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano. 2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn. 3 Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo. 4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn; 5 kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron. 6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron. 7 Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis. 8 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj? 9 Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo. 10 Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris. 11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon. 12 Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon. 13 HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria. 14 Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15 Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun. 17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18 Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja. 19 Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin. 20 Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis. 21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon. 22 Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam. 23 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin. 24 Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna. 25 Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli. 26 Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo. 27 Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. 28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

2 Corinthians 6:18

18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.