Genesis 30:39 Cross References - Esperanto

39 Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.

Genesis 31:9-12

9 Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi. 10 En la tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj. 11 Kaj angxelo de Dio diris al mi en la songxo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas. 12 Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.

Genesis 31:38

38 Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis;

Genesis 31:40

40 dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj.

Genesis 31:42

42 Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux.

Exodus 12:35-36

35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. 36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.