29 Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.
Genesis 27:29 Cross References - Esperanto
Genesis 9:25-26
Genesis 12:3
3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.
Genesis 22:17-18
Genesis 25:22-23
22 Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.
23 Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
Genesis 25:33
33 Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
Genesis 27:37
37 Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
Genesis 37:7
7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.
Genesis 49:8-10
8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.
9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?
10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.
Numbers 22:11-12
Numbers 23:8
8 Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
Numbers 24:9
9 Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
2 Samuel 8:1-18
1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj.
2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.
3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.
4 Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.
5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
7 Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
8 Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.
9 Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,
10 tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.
11 Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis:
12 de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.
13 Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.
14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
15 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
16 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
17 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
18 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.
2 Samuel 10:1-19
1 Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li.
2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.
3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?
4 Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.
5 Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
7 Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.
8 Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.
9 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;
10 kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la Amonidoj.
11 Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.
12 Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.
13 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj forkuris antaux li.
14 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.
15 Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.
16 Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.
17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.
18 Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.
19 Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.
1 Kings 4:21
21 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
1 Kings 11:15-16
1 Kings 22:47
47 Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.
1 Chronicles 5:2
2 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)
2 Chronicles 25:11-14
11 Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.
13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo.
14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis.
Psalms 2:6-9
6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.
7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.
8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.
9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
Psalms 60:1-12
1 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.
2 Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.
3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.
4 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili gxin levu pro la vero. Sela.
5 Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.
6 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.
9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom?
10 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
11 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Psalms 72:8
8 Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.
Isaiah 9:7
7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isaiah 45:14
14 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
Isaiah 49:7
7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
Isaiah 49:23
23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.
Isaiah 63:1-6
1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.
2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo?
3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.
4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis.
5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.
6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.
Daniel 2:44-45
44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne.
45 Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.
Zephaniah 2:8-9
8 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.
9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
Malachi 1:2-5
2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.
4 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.
5 Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
Matthew 25:40
40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
Matthew 25:45
45 Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.
Romans 9:12
12 estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan.
Revelation 19:16
16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.