6 Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
Genesis 24:6 Cross References - Esperanto
Galatians 5:1
1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.
Hebrews 10:39
39 Sed ni ne estas el la malantauxen tirigxantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.
Hebrews 11:9
9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
Hebrews 11:13-16
13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.
15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.
2 Peter 2:20-22
20 CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua.
21 CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.
22 Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.