53 Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino.
Genesis 24:53 Cross References - Esperanto
Genesis 24:10
10 Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.
Genesis 24:22
22 Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
Exodus 3:22
22 CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.
Exodus 11:2
2 Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.
Exodus 12:35
35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.
Deuteronomy 33:13-16
13 Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la cxielo, per roso, Kaj per la profundajxo, kusxanta malsupre,
14 Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,
15 Kaj per la plejbonajxoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,
16 Kaj per la donoj de la tero kaj de gxia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetajxo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
2 Chronicles 21:3
3 Ilia patro donis al ili multe da donacoj, argxenton, oron, multekostajxojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, cxar li estis la unuenaskito.
Ezra 1:6
6 Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.
Song of Songs 4:13
13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
Isaiah 39:2
2 Kaj HXizkija gxojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.