Genesis 24:4 Cross References - Esperanto

4 sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.

Genesis 11:25-12:1

25 Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

Genesis 12:7

7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

Genesis 22:20-23

20 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor: 21 la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram; 22 kaj Kesedon kaj HXazon kaj Pildasxon kaj Jidlafon kaj Betuelon. 23 Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. CXi tiujn ok naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham.

Genesis 28:2

2 Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.