Genesis 24:37 Cross References - Esperanto

37 Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi logxas.

Genesis 6:2

2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.

Genesis 24:2-9

2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron; 3 kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas; 4 sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak. 5 Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris? 6 Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien. 7 La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie. 8 Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien. 9 Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero.

Genesis 27:46

46 Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la HXetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj HXetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?

Ezra 9:1-3

1 Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj; 2 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago. 3 Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.