Genesis 14:7 Cross References - Esperanto

7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.

Genesis 16:14

14 Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered.

Genesis 20:1

1 Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj SXur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar.

Genesis 36:12

12 Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj sxi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav.

Genesis 36:16

16 cxefo Korahx, cxefo Gatam, cxefo Amalek. Tio estas la cxefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada.

Exodus 17:8-16

8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en Refidim. 9 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto. 11 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno. 13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo. 15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo. 16 CXar li diris:Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraux Amalek de generacio al generacio.

Numbers 13:26

26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.

Numbers 14:43

43 CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.

Numbers 14:45

45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

Numbers 20:1

1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.

Numbers 24:20

20 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.

Deuteronomy 1:19

19 Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea.

Deuteronomy 1:46

46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.

Joshua 15:62

62 kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

1 Samuel 15:1-35

1 Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la vocxon de la vortoj de la Eternulo. 2 Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam cxi tiu iris el Egiptujo. 3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn. 4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda. 5 Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon cxe la torento. 6 Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj. 7 Kaj Saul venkobatis Amalekon de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo. 8 Kaj li kaptis Agagon, regxon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo. 9 Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis. 10 Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante: 11 Mi bedauxras, ke Mi faris Saulon regxo; cxar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malgxojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto. 12 Kaj Samuel levigxis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon. 13 Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li:Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo. 14 Sed Samuel diris:Kion do signifas tiu vocxo de sxafoj en miaj oreloj, kaj la vocxo de bovoj, kiun mi auxdas? 15 Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis. 16 Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru. 17 Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael? 18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin. 19 Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo? 20 Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis. 21 Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal. 22 Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj. 23 CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo. 24 Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon. 25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo. 26 Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael. 27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis. 28 Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi. 29 Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu. 30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio. 31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorklinigxis antaux la Eternulo. 32 Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, regxon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimigxas la maldolcxeco de la morto. 33 Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal. 34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul. 35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon gxis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedauxris, ke Li faris Saulon regxo super Izrael.

1 Samuel 27:1-12

1 Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano. 2 Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat. 3 Kaj David eklogxis cxe Ahxisx en Gat, li kaj liaj viroj, cxiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 4 Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu sercxis lin. 5 Kaj David diris al Ahxisx:Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi eklogxu tie; por kio via sklavo logxu en via regxa urbo kune kun vi? 6 Kaj Ahxisx donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag farigxis apartenajxo de la regxoj de Judujo gxis nun. 7 La nombro de la tagoj, kiujn David tralogxis en la regiono de la Filisxtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj. 8 Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Gesxuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, cxar ili logxis en tiu lando de antikva tempo gxis SXur kaj gxis la lando Egipta. 9 Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Ahxisx. 10 Kiam Ahxisx demandis:CXu vi ne faris hodiaux atakon? David respondis:Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jerahxmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj. 11 Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante:Ili ne parolu kontraux ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li logxis en la regiono de la Filisxtoj. 12 Kaj Ahxisx fidis Davidon, dirante:Li faris sin abomeninda antaux sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por cxiam.

1 Samuel 30:1-31

1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro. 2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon. 3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon. 4 Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori. 5 La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 6 Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio. 7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David. 8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos. 9 Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis. 10 Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor. 11 Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon. 12 Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon. 13 Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj. 14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro. 15 Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso. 16 Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disjxetitaj sur la tuta landpeco, mangxas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filisxta kaj el la lando Juda. 17 Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris. 18 Kaj David savis cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis. 19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis. 20 Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David. 21 Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj cxe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin. 22 Tiam kelkaj malbonaj kaj sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru. 23 Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin. 24 Kaj kiu auxskultos vin en tiu afero? cxar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis cxe la cxararo; egale devas esti dividite. 25 Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel legxon kaj moron en Izrael gxis nun. 26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo; 27 al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir, 28 kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Esxtemoa, 29 kaj al tiuj, kiuj estis en Rahxal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jerahxmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj, 30 kaj al tiuj, kiuj estis en HXorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor- Asxan, kaj al tiuj, kiuj estis en Atahx, 31 kaj al tiuj, kiuj estis en HXebron, kaj en cxiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

2 Chronicles 20:2

2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.