Ezra 10:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj kolektigxis cxiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la nauxa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaux la domo de Dio, tremante pro cxi tiu afero kaj pro pluvo.

1 Samuel 12:17-18

17 CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon. 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.

Ezra 7:8-9

8 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo. 9 CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.

Esther 2:16

16 Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia regxado.

Jeremiah 10:10

10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

Jeremiah 10:13

13 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.