Ezekiel 45:23 Cross References - Esperanto

23 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virsxafoj sendifektaj cxiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon cxiutage.

Leviticus 23:8

8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

Numbers 23:1-2

1 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn. 2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

Numbers 28:15-31

15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero. 16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn. 18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo; 21 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj; 22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero. 25 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron. 26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; 28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 29 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin. 31 Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.

Numbers 29:5

5 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;

Numbers 29:11-38

11 unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj. 12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu; 14 kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj; 15 kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj; 16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 17 Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 18 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj. 20 Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 21 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 23 Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 26 Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 29 Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 32 Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero. 35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

Job 42:8

8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

Hebrews 10:8-12

8 Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam. 11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.