Ezekiel 44:11 Cross References - Esperanto

11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon cxe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili bucxados por la popolo la bruloferon kaj bucxoferon, kaj ili staros antaux la homoj, por servi ilin.

Numbers 3:5-37

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin. 7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo. 8 Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo. 9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj. 10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita. 11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj; 13 cxar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dedicxis al Mi cxiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo gxis bruto; Miaj ili estu:Mi estas la Eternulo. 14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante: 15 Prikalkulu la Levidojn laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj; cxiun virseksulon en la agxo de unu monato kaj pli prikalkulu. 16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laux la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite. 17 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laux iliaj nomoj:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. 18 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj:Libni kaj SXimei. 19 Kaj la filoj de Kehat laux iliaj familioj:Amram kaj Jichar, HXebron kaj Uziel. 20 Kaj la filoj de Merari laux iliaj familioj:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj. 21 De Gersxon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la SXimeiidoj; tio estas la familioj de la Gersxonidoj. 22 Iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent. 23 La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente. 24 Kaj la estro de la patrodomo de la Gersxonidoj estas Eljasaf, filo de Lael. 25 Kaj sub la gardado de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, gxiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno, 26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj la sxnuroj kun cxiuj arangxajxoj. 27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la HXebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj. 28 Laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo. 29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude. 30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel. 31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj. 32 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo. 33 De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari. 34 Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent. 35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde. 36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo, 37 kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.

Numbers 16:9

9 cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?

Numbers 18:6

6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.

1 Chronicles 26:1-19

1 La klasoj de la pordegistoj:el la Korahxidoj:Mesxelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf. 2 Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel; 3 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj. 4 Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina, 5 Amiel la sesa, Isahxar la sepa, Peultaj la oka; cxar benis lin Dio. 6 Al lia filo SXemaja naskigxis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, cxar ili estis bravaj homoj. 7 La filoj de SXemaja:Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semahxja. 8 CXiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, tauxgaj por servado:sesdek du ili estis cxe Obed- Edom. 9 Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok. 10 HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo), 11 HXilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zehxarja la kvara; cxiuj filoj kaj fratoj de HXosa estis dek tri. 12 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj. 13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte. 14 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo; 15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo; 16 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo. 17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du. 18 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo. 19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.

2 Chronicles 29:34

34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.

2 Chronicles 30:17

17 CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

2 Chronicles 35:10-11

10 Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo. 11 Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.

Ezekiel 40:45

45 Kaj li diris al mi:CXi tiu cxambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;

Ezekiel 44:14

14 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por cxiuj laboroj en gxi, kaj por cxio, kio estas farata en gxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.