Ezekiel 42:15 Cross References - Esperanto

15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon cxe cxiuj flankoj.

Ezekiel 40:6-16

6 Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur gxia sxtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la largxon de unu stango kaj sur la dua sojlo la largxon de unu stango. 7 Kaj en la flankaj cxambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da largxo, kaj inter la cxambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaux unu stangon. 8 Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon. 9 En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur gxiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruajxo. 10 Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; cxiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaux la ambauxflankaj kolonoj havis unu mezuron. 11 Li mezuris la largxon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; lauxlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn. 12 La spaco antaux la cxambretoj estis po unu ulno sur ambaux flankoj, kaj la cxambretoj havis po ses ulnoj sur ambaux flankoj. 13 Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu cxambreto gxis la tegmento de la dua cxambreto, dudek kvin ulnojn lauxlargxe; unu pordo estis kontraux la alia pordo. 14 Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego cxirkauxe. 15 Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. 16 Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj cxambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, cxirkauxe de la pordego; tiel ankaux en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj cxe cxiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

Ezekiel 41:2-5

2 La largxo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la largxon, dudek ulnojn. 3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj. 4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la largxo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi:CXi tio estas la plejsanktejo. 5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.

Ezekiel 41:15

15 Kaj li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo, kiu estis malantauxe, kun gxiaj flankaj partoj ambauxflanke, cent ulnojn; ankaux la internan templon kaj la portikojn de la korto.

Ezekiel 43:1

1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.