Ezekiel 36:22 Cross References - Esperanto

22 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.

Deuteronomy 7:7-8

7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

Deuteronomy 9:5-7

5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob. 6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka. 7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo.

Psalms 106:8

8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

Psalms 115:1-2

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?

Ezekiel 36:32

32 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.