Ezekiel 23:47 Cross References - Esperanto

47 Kaj la amaso mortigu ilin per sxtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.

Deuteronomy 13:16

16 Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon, absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna ruino, oni neniam gxin rekonstruu.

2 Chronicles 36:17-19

17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon. 18 Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon. 19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis.

Jeremiah 33:4-5

4 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de cxi tiu urbo, kaj pri la domoj de la regxoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj 5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj:

Jeremiah 39:8

8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.

Jeremiah 52:13

13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

Ezekiel 9:6

6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.

Ezekiel 16:40-41

40 Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.

Ezekiel 23:25

25 Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per fajro.

Ezekiel 23:29

29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj.

Ezekiel 24:6

6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.

Ezekiel 24:21

21 Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.