15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?
Ezekiel 17:15 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 17:16
16 Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.
Deuteronomy 29:12-15
12 por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian jxuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaux,
13 por ke Li starigu vin hodiaux kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
14 Kaj ne kun vi solaj mi faras cxi tiun interligon kaj cxi tiun jxuran interkonsenton,
15 sed kun tiuj, kiuj staras hodiaux cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaux cxi tie kun ni.
2 Kings 24:20
20 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
2 Chronicles 36:13
13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
Psalms 55:23
23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Proverbs 19:5
5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos.
Isaiah 30:1-4
1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo!
3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.
4 CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson.
Isaiah 31:1-3
1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj.
3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.
Isaiah 36:6-9
6 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
7 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.
8 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
9 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
Jeremiah 22:29-30
Jeremiah 32:4
4 kaj Cidkija, regxo de Judujo, ne savigxos el la manoj de la HXaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la regxo de Babel, kies busxo parolos kun lia busxo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;
Jeremiah 34:3
3 kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon.
Jeremiah 37:5-7
5 Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la HXaldeoj, kiuj siegxis Jerusalemon, tion auxdis, ili foriris de Jerusalem.
6 Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante:
7 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
Jeremiah 38:18
18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj, kaj ili forbruligos gxin per fajro, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj.
Jeremiah 38:23
23 Kaj cxiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la HXaldeoj, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la regxo de Babel, kaj cxi tiu urbo estos forbruligita per fajro.
Jeremiah 52:3
3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
Ezekiel 17:7
7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.
Ezekiel 17:9
9 Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.
Ezekiel 17:18
18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.
Ezekiel 21:25
25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-
Matthew 23:33
33 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?
Hebrews 2:3
3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;