Exodus 35:10 Cross References - Esperanto

10 Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:

Exodus 31:1-6

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; 3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto, 4 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, 5 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron. 6 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

Exodus 36:1-4

1 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo. 2 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin. 3 Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene. 4 Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.