Exodus 29:29 Cross References - Esperanto

29 Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.

Exodus 28:3-4

3 Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro. 4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

Exodus 29:5-7

5 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo. 6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron. 7 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.

Exodus 30:30

30 Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.

Exodus 40:15

15 Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.

Leviticus 8:7-12

7 Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li. 8 Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo. 9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin. 11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, por sanktigi ilin. 12 Kaj li versxis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por sanktigi lin.

Numbers 18:8

8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.

Numbers 20:26-28

26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.

Numbers 35:25

25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.