Exodus 29:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Exodus 29:4

4 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

Leviticus 1:3-5

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon. 4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon. 5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Leviticus 8:15

15 Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.

Leviticus 9:8

8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.

Leviticus 9:12

12 Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.