Exodus 26:33 Cross References - Esperanto

33 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.

Genesis 9:4-5

4 Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu. 5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.

Exodus 25:16

16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

Exodus 27:10

10 kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

Exodus 36:36

36 Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.

Exodus 40:21

21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Leviticus 16:2

2 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

1 Kings 8:6

6 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

1 Kings 8:10

10 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 5:7-10

7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj. 8 CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre. 9 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago. 10 En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.

Hebrews 9:2-3

2 CXar tabernaklo estis pretigita:la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; gxi estas nomata la Sanktejo; 3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.