4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.
Exodus 24:4 Cross References - Esperanto
Genesis 28:18
18 Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron.
Genesis 28:22
22 tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.
Genesis 31:45
45 Tiam Jakob prenis sxtonon kaj starigis gxin kiel memorsignon.
Exodus 20:24-26
24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
25 Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.
26 Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.
Exodus 28:21
21 Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
Leviticus 24:5
5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano;
Numbers 17:2
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur lia bastono.
Deuteronomy 31:9
9 Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.
Joshua 4:2-3
Joshua 4:8-9
8 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.
9 Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux.
Joshua 4:20
20 Kaj la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.
Joshua 24:26-27
26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.
27 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
1 Kings 11:30
30 Kaj Ahxija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn.
Ezra 6:17
17 Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.
Luke 22:30
30 por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.
Galatians 2:9
9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
Revelation 21:14
14 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido.