Exodus 23:27 Cross References - Esperanto

27 Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

Genesis 35:5

5 Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.

Exodus 15:14-16

14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo. 15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan. 16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

Deuteronomy 2:25

25 De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.

Deuteronomy 7:23

23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj.

Deuteronomy 11:23

23 tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.

Deuteronomy 11:25

25 Neniu povos kontrauxstari al vi:timon kaj teruron antaux vi la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi ekpasxos, kiel Li diris al vi.

Joshua 2:9-11

9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando; 10 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis. 11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

1 Samuel 14:15

15 Tiam farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.

2 Kings 7:6

6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

2 Chronicles 14:14

14 Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

Psalms 18:40

40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.