Exodus 23:11 Cross References - Esperanto

11 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

Leviticus 25:2-7

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo. 3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritrancxu vian vinbergxardenon kaj kolektu iliajn produktajxojn; 4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon ne pritrancxu. 5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritrancxitaj brancxoj ne deprenu:tio estu jaro de ripozo por la tero. 6 Kaj la produktajxoj de la sabata tero estu mangxajxo por vi cxiuj:por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunlogxanto, kiuj logxas cxe vi. 7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, cxiuj gxiaj produktajxoj estu kiel mangxajxo.

Leviticus 25:11-12

11 Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritrancxitaj vinberbrancxoj. 12 CXar jubileo gxi estas, sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.

Leviticus 25:20

20 Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn?

Leviticus 25:22

22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi mangxos la produktajxojn malnovajn gxis la nauxa jaro; gxis venos la rikolto de gxiaj produktajxoj, vi mangxos malnovajn.

Leviticus 26:34-35

34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.