Exodus 22:24 Cross References - Esperanto

24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

Job 27:13-15

13 Tia estas la sorto de malbona homo cxe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo: 14 Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon. 15 Tiujn, kiuj restos cxe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.

Job 31:23

23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

Psalms 69:24

24 Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.

Psalms 76:7

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Psalms 78:63-64

63 GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj; 64 GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris.

Psalms 90:11

11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

Psalms 109:9

9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.

Jeremiah 15:8

8 Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.

Jeremiah 18:21

21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

Lamentations 5:3

3 Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

Nahum 1:6

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Luke 6:38

38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Romans 2:5-9

5 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio, 6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

Hebrews 10:31

31 Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.