Ephesians 1:5 Cross References - Esperanto

5 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo,

Jeremiah 3:4

4 Tamen vi kriis al Mi:Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!

Jeremiah 3:19

19 Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Hosea 1:10

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

Matthew 1:25

25 kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

Matthew 11:26

26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

Luke 10:21

21 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.

Luke 11:32

32 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

John 1:12

12 Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,

John 11:52

52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

John 20:17

17 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Romans 8:14-17

14 CXar cxiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. 15 CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro. 16 La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; 17 kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

Romans 8:23

23 Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.

Romans 8:29-30

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

Romans 9:11-16

11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), 12 estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan. 13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis. 14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne! 15 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

1 Corinthians 1:1

1 Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,

1 Corinthians 1:21

21 CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

2 Corinthians 6:18

18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

Galatians 3:26

26 CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.

Galatians 4:5-6

5 por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton. 6 Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!

Ephesians 1:9

9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,

Ephesians 1:11

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

Philippians 2:13

13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

2 Thessalonians 1:11

11 Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;

Hebrews 2:10-15

10 CXar konvenis al Li, por kiu cxio estas, kaj de kiu cxio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. 11 CXar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas cxiuj el unu; pro tiu kauxzo li ne hontas nomi ilin fratoj, 12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 13 Kaj ankaux:Mi fidos Lin. Kaj ankaux:Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. 14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

Hebrews 12:5-9

5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li; 6 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas. 7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas? 8 Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. 9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

1 John 3:1

1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis.

Revelation 21:7

7 La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.