Ephesians 1:20 Cross References - Esperanto

20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

Psalms 16:9-11

9 Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge. 10 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 110:1

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Matthew 22:43-45

43 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante: 44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? 45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?

Matthew 26:64

64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

Matthew 28:18

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

Mark 14:62

62 Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

Mark 16:19

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

John 10:18

18 Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

John 10:30

30 Mi kaj la Patro estas unu.

John 17:1-5

1 Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; 2 kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. 3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. 4 Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.

Acts 2:24-36

24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi. 25 CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; 26 Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero; 27 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi. 29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros. 32 CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj. 33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas. 34 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi, 35 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

Acts 4:10

10 estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.

Acts 5:31

31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.

Acts 7:55-56

55 Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, 56 kaj diris:Jen mi vidas la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.

Acts 10:40

40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,

Acts 26:8

8 Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?

Romans 1:4

4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romans 6:5-11

5 CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo, 6 sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; 7 cxar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko. 8 Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaux vivos kun li; 9 sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. 10 CXar mortante, li mortis al peko unufoje por cxiam; sed vivante, li vivas al Dio. 11 Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

Romans 8:34

34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

Ephesians 2:5-6

5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo;

Ephesians 4:8-10

8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

Philippians 3:10

10 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto,

Colossians 3:1

1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Hebrews 2:9

9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

Hebrews 10:12

12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

Hebrews 13:20

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,

1 Peter 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

Revelation 1:17

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,

Revelation 5:11-14

11 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon. 13 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. 14 Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.