3 kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
Ecclesiastes 4:3 Cross References - Esperanto
Job 3:10-16
10 Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.
11 Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?
12 Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi sucxu?
13 Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
14 Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
15 Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;
16 Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
Job 3:22
22 Kiuj ekgxojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
Job 10:18-19
Psalms 55:6-11
6 Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus;
7 Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela.
8 Mi rapidus al rifugxejo For de ventego kaj fulmotondro.
9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
10 Tage kaj nokte ili cxirkauxas gxiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de gxi;
11 Pereigemo estas interne de gxi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas gxian straton.
Ecclesiastes 1:14
14 Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
Ecclesiastes 2:17
17 Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.
Ecclesiastes 6:3-5
3 Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.
4 CXar cxi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo.
5 Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.
Jeremiah 9:2-3
2 Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.
3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
Jeremiah 20:17-18
Matthew 24:19
19 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!
Luke 23:29
29 CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.