Ecclesiastes 3:10 Cross References - Esperanto

10 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

Genesis 3:19

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Ecclesiastes 1:13-14

13 Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion, kio farigxas sub la cxielo:cxi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi. 14 Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.

Ecclesiastes 2:26

26 CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

1 Thessalonians 2:9

9 CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

2 Thessalonians 3:8

8 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.