Deuteronomy 33:26 Cross References - Esperanto

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.

Exodus 15:11

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

Deuteronomy 32:15

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

Psalms 18:10

10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

Psalms 68:4

4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.

Psalms 68:33-34

33 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo. 34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

Psalms 86:8

8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Psalms 104:3

3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

Isaiah 19:1

1 Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.

Isaiah 40:18

18 Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?

Isaiah 40:25

25 Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.

Isaiah 43:11-13

11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto. 12 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. 13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

Isaiah 66:8

8 Kiu auxdis ion similan? kiu vidis ion similan? cxu la tero naskas en unu tago? cxu naskigxas popolo per unu fojo, kiel, apenaux eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?

Jeremiah 10:6

6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

Habakkuk 3:8

8 CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.