Deuteronomy 33:19 Cross References - Esperanto

19 La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbucxas oferojn de justeco; CXar ili nutras sin per la ricxajxo de la maro, Kaj per trezoroj, kasxitaj en la sablo.

Exodus 15:17

17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

Deuteronomy 32:13

13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,

Psalms 4:5

5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

Psalms 50:13-15

13 CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj? 14 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn. 15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 51:16-17

16 CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi. 17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

Psalms 51:19

19 Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

Psalms 107:22

22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Isaiah 2:3

3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Isaiah 60:5

5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi.

Isaiah 60:16

16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Isaiah 66:11-12

11 Sucxu kaj satigxu el la brusto de gxiaj konsoloj; sucxu kaj gxuu la abundon de gxia gloro. 12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.

Jeremiah 50:4-5

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion. 5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

Micah 4:2

2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Hebrews 13:15-16

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. 16 Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio.

1 Peter 2:5

5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.