Deuteronomy 32:35 Cross References - Esperanto

35 CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

Deuteronomy 32:43

43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

Psalms 73:17-19

17 GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio. 18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon. 19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

Psalms 94:1

1 Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu!

Proverbs 4:19

19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

Isaiah 5:19

19 al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!

Isaiah 8:15

15 Kaj multaj falpusxigxos, kaj falos kaj rompigxos, kaj enretigxos kaj kaptigxos.

Isaiah 30:12-13

12 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio: 13 tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

Isaiah 60:22

22 El la plej malgranda farigxos milo, kaj el la plej sensignifa farigxos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en gxia tempo.

Jeremiah 6:21

21 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi metos antaux cxi tiu popolo falpusxilon, kaj sur gxi falpusxigxos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.

Jeremiah 13:16

16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

Jeremiah 23:12

12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

Ezekiel 7:8-9

8 Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn. 9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

Nahum 1:2

2 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.

Nahum 1:6

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Habakkuk 2:3

3 CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

Luke 18:7-8

7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

Romans 12:19

19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro.

Romans 13:4

4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.

Hebrews 10:30

30 CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon.

1 Peter 2:8

8 kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.

2 Peter 2:3

3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

2 Peter 3:8-10

8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento. 10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.