Deuteronomy 29:11 Cross References - Esperanto

11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de via akvo;

Exodus 12:38

38 Kaj ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.

Exodus 12:48-49

48 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin. 49 La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

Numbers 11:4

4 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?

Deuteronomy 5:14

14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi.

Joshua 9:21-27

21 Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj. 22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni? 23 estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio. 24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon. 25 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu. 26 Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin. 27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.

Galatians 3:28

28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Colossians 3:11

11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.